Mi volus esti sola... Al mi jam tedis vivo,
Al mi jam tedis vivo, bruanta kiel ond'.
Min tro turmentas sorto, malĝoj' de efektivo,
Mi revas pri alia — feliĉa, bela mond'.
Reveno de printempo al mi nenion donas,
Al mi nenion donas brilanta sunradi',
Vi aŭdas mian kanton? — Ĝi malespere sonas;
Enuo kaj sopiro en ĝia melodi'.
Al mi jam tedis vivo... Mi estas tiel juna,
Mi estas tiel juna, sed kun turment' en kor'...
Ho, kiam — do ekbrilos por mi radio suna?
Ho, kiam liberiĝos de kora mi dolor'?...