La ĉarma baptanino
Kokino,
Starante ĉe la Kovmaŝino,
Ekbekis ĝin, ekflaris
Kaj kun aplomb' deklaris:
"Ho, Dio: Kia ilo fia!
El naskoaparato tia
Aperos ja kokidoj
Al ĉies pravaj ridoj!
Kaj kia fi-malkonsekvento
Terura
Ĝin uzi por produkt' de koka gento
Anstataŭ la natura
Instrumento!..."
Sed, malgraŭ tiu ĉi rezono
Jam post monato
El aparato
Aperis idoj — vera krono
De dia fruktedono.
Kaj bravaj idoj de l' Maŝin'
Dikiĝis kaj prosperis
Kaj diris mem, ke la Kokin'
Malsaĝe konsideris.
Ho, Esperanto! Mond' koleris,
Kiam subite vi aperis.
Sed estis vi de klera kovo
Kaj venis vi el vera ovo
De lingvoj de Eŭropo;
Vi ne fiaskis dum la provo,
Ĉar naskis vin produktopovo
Kaj forto de ciklopo.
Kokino,
Starante ĉe la Kovmaŝino,
Ekbekis ĝin, ekflaris
Kaj kun aplomb' deklaris:
"Ho, Dio: Kia ilo fia!
El naskoaparato tia
Aperos ja kokidoj
Al ĉies pravaj ridoj!
Kaj kia fi-malkonsekvento
Terura
Ĝin uzi por produkt' de koka gento
Anstataŭ la natura
Instrumento!..."
Sed, malgraŭ tiu ĉi rezono
Jam post monato
El aparato
Aperis idoj — vera krono
De dia fruktedono.
Kaj bravaj idoj de l' Maŝin'
Dikiĝis kaj prosperis
Kaj diris mem, ke la Kokin'
Malsaĝe konsideris.
Ho, Esperanto! Mond' koleris,
Kiam subite vi aperis.
Sed estis vi de klera kovo
Kaj venis vi el vera ovo
De lingvoj de Eŭropo;
Vi ne fiaskis dum la provo,
Ĉar naskis vin produktopovo
Kaj forto de ciklopo.