En longaj vicoj stratolampoj pale
Aspergas lumon al la nokt' kusena;
Pluveroj rosas sur la lun' vuale
Kaj falas flirte al la strat' malplena:
Kaj mi sen celo
Promenas en malhelo
Kun la rigard' premata al pavimo,
Dum nur vakuo vibras en l' animo.
Figuro diafanas sub la lumo:
Jen koksa stratulino. Senespere
Al mi ĵetiĝas laca okulumo,
Sed plu restadas sola mi prefere:
La falvaj haroj
Ne estas taŭgaj varoj,
Purpuraj lipoj kavas kaj elspiras
Venenon al la kor'. Mi preteriras.
Aspergas lumon al la nokt' kusena;
Pluveroj rosas sur la lun' vuale
Kaj falas flirte al la strat' malplena:
Kaj mi sen celo
Promenas en malhelo
Kun la rigard' premata al pavimo,
Dum nur vakuo vibras en l' animo.
Figuro diafanas sub la lumo:
Jen koksa stratulino. Senespere
Al mi ĵetiĝas laca okulumo,
Sed plu restadas sola mi prefere:
La falvaj haroj
Ne estas taŭgaj varoj,
Purpuraj lipoj kavas kaj elspiras
Venenon al la kor'. Mi preteriras.