Ho, poeto-amik',
kial vi
alarme-nervas,
kial vi
poem-doktrine vervas
pri via propra
umbilik'!?
E. Miĥalski
La ĵurnal' avizas:
REGISTARO KRIZAS!
Urĝas la demando:
KIEN NIA LANDO?
Jen do mia temo,
taŭga por poemo?
Laŭ kritiko plenda
estas ĝi traktenda...
Mi, socipoete,
staru servoprete?
Ĉi ĵurnalgurdaĵo
estas absurdaĵo:
se regantoj kvakas,
mi sur ilin kakas;
miaj koncernaĵoj —
nur la eternaĵoj:
palpebrum' de stelo,
flavo de vitelo,
kial min doloras
se avinjo ploras...
Oni ŝanĝas kurson -
mi ne donas furzon;
registara krizo —
dio! jen surprizo!
... la ĵurnal' ekscesa
por uzad' necesa...