Ci, ligna dom' en denso akacia,
malfermu pordon al migrulo laca,
kiam lin vokas birda tril' aria
kaj sur Danub' boato lule paca.
"Kaban' mi estas, ne palac'
— invitas nia dom' —
se post labor' vin premas lac',
ripozu en mi, hom'!"
Ci, ligna dom' en akacia denso,
ripozon donu do al vir', virino;
protekte vartu kiel panja penso
dum korojn ravas fefabel' de l' sino!
"kaban' mi estas, ne palac'
— nun flustras nia dom' —
la revojn lulos hejma pac'
de ligna koro, hom'."
Ci, ligna dom' en akaciarbaro,
cin vintre mordos frosto sen protekto,
sed danke mi deziros por la jaro:
"Ci, kara domo, restu sen difekto!"
"Kaban' mi estas, ne palac'
— modestas nia dom' —
kiam refloros, verdos spac',
revenu al mi, hom'!"