elfrancigis Kálmán KALOCSAY
Min maro de malĝojo inundas en l' anim'
kaj lasas, refluinte, sur mia lipo splena
la mordan rememoron de la amara ŝlim'.
— La mano vane glitas sur mia svena sino;
Vi trovos sole vundon ŝiritan, amikin':
ĝin ŝiris ungoj, dentoj sovaĝaj de l' virino.
Ne serĉu mian koron, la bestoj voris ĝin.
La brust' estis palaco; ĝin hord' infektis, kruda;
oni kverelas, murdas, orgias tie ĉi!
— Parfumo ĉirkaŭnaĝas ĉe via gorĝo nuda! ...
Ho Belo, kruda plago de l' koroj, volas vi!
Per viaj flam-okuloj brilantaj kiel festoj
cindrigu la ŝiraĵojn lasitajn de la bestoj!