Mi min trovas sur peceto de la tero
Kies nomon mia lando priignoras;
Kaj la landon mem la mondo ne memoras,
De la kosmo siavice nur polvero.
Kaj kompare kun la jam antikva sfero,
Nur malmultajn jarojn ni sur tiu floras;
Kaj ju pli la homan vivon ni esploras,
Des pli ridas la Diablo pro espero.
Tamen, kvankam de la ĉirkaŭanta mondo,
Kaj de l’ universo, mi ne multon vidis,
Kvankam sur la ŝaŭmo de la tempa ondo
Mia vivo jam terure forrapidis,
Tute sensignifa estas nun por mi
La tago kiun mi pasigas for de vi.