Leo Belmont — liuto sprita,
Vibranta per «Ritmoj kaj Rimoj»,
Sonanta el la malproksimoj
De temp' heroa, preskaŭ mita,
Sur kordo brile agordita
Por ŝercaj basoj, perlaj primoj;
Leo Belmont — liuto sprita,
Vibranta per «Ritmoj kaj Rimoj».
Ne veterano emerita,
Kun cerbo, kiun kovras ŝimoj:
Fandigas en li la aĝ-limoj:
Maljun' spertriĉa, juno spita!
Leo Belmont — liuto sprita...