NOKTA PAPILIO – Brendon Clark

Vidu, kompatinda naivulo
Kiu al la lumo tro sopiris ―
Vi flugilon perdis en la brulo
De la flamo kiu vin altiris.


Pli prudente estus, ke profundon
De malhela ombro vi toleru,
Ol ke via belo spertu vundon,
Kaj vi mem pri ĉio malesperu
.