Norda letero - Julio Baghy

Letero venis de la morna nordo...
La vortoj en tropika sento ardas:
"Poet', mi sidas en silent' ĉe fjordo,
en la spegul' golfeta min rigardas...
Pri suda kiso, jam en tomb' jardeka,
memoro trudas sin al sol' intima...
Pri kis' printempa, min por Vivo veka,
liganta al dorlota sent' anima...

Ci, vagabondo kun sudkora flirto,
promesis tiam foje min viziti;
min ravis ritma tril' de l' suda birdo
kaj mia koro emis tuj krediti...
Esperis mi, sed vane, ĉar tra l' mondo
tajfun' detrua de l' Malam' frenezis,
en sango dronis plano de renkonto;
mem nia amo tiam nur — herezis...

Sunora blondo mia jam griziĝis,
okuloj kun ĉielo ne vetbluas,
manetoj blankaj — vejnaj manoj iĝis,
ne tintas mia rid', nur knare bruas...
kaj ankaŭ ci, tre kara vagabondo,
tra l' okulvitroj nun la belon gvatas,
vidante geamantojn en la rondo
pro l' kis' envie certe cin kompatas...

Aĥ, min mi turnas for de l' golfa bildo
por rejuniĝi nun, jardekojn peli,
revidi nin en idilia mildo,
pri dolĉa ŝanco pense refabeli
kaj vivi, jes, revivi kio estis
donace de la Viv' al ni donita,
kion du koroj — ho — triumfe festis
kun gajo en sindono senhezita...
— — — — — — — — — — — —
Poet', pardonu!... Tro mi arlekenis
por distri cin ĉe lito hospitala...
Kiam la fam' pri cia stato venis,
kreiĝis tiu pens' pri l' "kis' fatala".
Pardonu do "pretekstan mensogeton"
ĝin am' sugestis ĝis nun senpretenda
por alparoli rajte cin, poeton,
kun iluziodono ne ofenda...

Inspirosprona tia kis' okazis
— mi senĵaluze pensis — ĉiulande;
vundite mem vunditan koron lasis
la migra bard' revidon esperante...
Mensogis mi, jes, tamen diris veron,
ĉar ci la kison al la koro donis,
per kantoj nutris en mi la esperon...
La imagitan kison mi — redonis.

Ci min ne konas, nek adreson, nomon;
mi venis — kredu — varte cin dorloti,
sufermildige peli for fantomon,
por ci per preĝo kun la Di' komploti...
Mi iros for... ci min neniam trovos,
mi tamen restos kun ci ĝis la fino;
ĝis cia kor' amritme kanti povos
ci, kara, nestos ĉe mi en animo..."

"Ci, amikino ĉe l' spegul' de fjordo,
nun antaŭ ci la bardo riverencas...
en cia letereto ĉiu vorto
ĝislarme tuŝis min kaj rekompencas.
Maljuna bard' ne havas plu elanon;
la aĝo igas lin nur — kompromisi...
do donu cian vejnoretan manon,
al mi permesu ĝin dankeme kisi."