MI AMIS ĈIAM AŬ NENIAM - William Auld

Mi amis ĉiam aŭ neniam:
enigmo, kiun mi ne solvis.
En retrovido revon mian
nur ĉirkau vin mi ial volvis;
 

sed iel dum la tempopaso
mi mem fariĝis la kokono,
volvita per faden-amaso,
malplena kerno, virŝablono.

Ĉu tien do kondukas amo -
al nokt-izolo, grizo taga?
Aŭ mankis al mi tuta gamo
de emoci', en sperto svaga?

Ĉu mia vivo estis trompa,
al mi denaske mankas io,
kaj kion mi supozis pompa
ne estis pli ol iluzio?


Se jes, do sur tridimensia

scenej' mi estas bildo plata
sen profundeco, anemia,
kaj nek amanta nek amata.