Cirka ĉevalo - Julio Baghy

Ĉevalo cirka, modpasinte aĝa,
sintrene trotas en la sabla rondo.
La penda kapo plendas pri la aĉa
kadukon truda tedo en ĉi mondo...
sed se subita "ĉindra bum!" orĥestra
stimulas ĝin sub lumo de l' areno,
ĝi tuj reviglas ĉevalide estra
dum stumbla kuro kun sendenta heno...
De vanto ventumate iĝas blinda
la ĉevalaĉo cirka... kompatinda.

Poeto modpasinta tre konscias
pri tedaj migro, spleno, morno,
kiam la "krei-volo" agonias
kaj restas for la sonĝoj dum maldormo,
sed se subita "ĉindra bum!" publika
lin vantovente vokas al forumo,
tuj ĉevalide henas li komika
dum stulta kuro en l' arena lumo...
nur poste pikas sin per penso pinta:

"Ci, ĉevalaĉo cirka... kompatinda!"