Aŭtuna medito - Julio Baghy

Skuinte for skorion de la aĝo
mi ree povus migri temposalte,
imagi ĉion nobla jam dealte
kaj lukti por ideoj kun kuraĝo...

Skuinte for la prozon de la tago
mi povus fidi kaj jubili jese
pri la futuro, eĉ pri l' mond' forgese
ebrie tangi en nebula vago...

Skorion, tagan prozon por forskui
nun mankas forto pro ĥimer' infera;
vizie vidas mi, potenco tera
pri pac' mensoge celas por detrui.

Dum la geni' cirkulas jam orgojle
en kosmo por konkeri Universon,
la profitemo planas jam renverson
kaj vivo tera stagnas tombosojle.