Astridina - Julio Baghy


(Letero al Eli Urbanová)
Jen: Astridina... Per ĉi nomo
admiro barda vin nun baptas.
Tre bela nom'. En pensofono
misteron, veron ĝi adaptas.
Ĝi, trafe flata, eĉ reĝina,
al vi tre indas, Astridina.

Ne pensu, ke nur barda flato
al SUNO, LUNO vin komparas;
ĉe vi por pruvi sur manplato
ĉi brilaj astroj bilde paras.
Vin montras la sigel' destina
filin' de astroj, Astridina.

Reĝinan belon, sparkan fajron
por reĝi, spriti SUNO donis;
per ĉasta mildo la hetajron
por igi rava LUNO kronis.
Kontrast' senriĉa, poetina
konkeras korojn, Astridina.

Regatoj sklave superŝutas
per flato, floro vian tronon;
de bardo, kiu longe mutas,
akceptu ĉi reĝinan nomon!
Ĝi kiel pomp', trenaĵ' reĝina
ornamu vin, ho, Astridina!

Verdire tiu nom' sugestas,
devenas vi el kosma sfero;
pli saĝe tamen, se vi restas
virin' aminda sur la tero,
reĝin' sentrona, varmosina
por via bardo, Astridina.