Papilioj - Julio Baghy

(Al Eli Urbanová)

Gape mi vagas kun mir' en muzeo
inter subvitraj karceroj demonstraj.
Kiom da pruvoj pri esto... Pereo!
Kiom da aĵoj subtilaj kaj monstraj!

Tie, florpolvaj, brilantaj juvele,
jen papilioj — surpingle ripozas;
kun etenditaj flugiloj modele
cent krucumitajn sopirojn pripozas.

Iam vi flugis en pompo galanta
ĉielarkaĵon kaprice rebrili;
pelis vin ardo de penso flirtanta
super la kampoj por nupti, jubili.

Kiel kanzonoj ravantaj vi ŝvebis,
mutaj minstreloj de herboj kaj floroj;
amo vin naskis, por amo vi strebis
vigle petole el foro al foroj.

Kiom da formoj, koloroj kaj arto
buntas, konkuras konkire efiki!
Venis, ve!, homo kun pingla ponardo
fiksi la formon, sed koron trapiki.

Inter subvitraj karceroj demonstraj
premas min muta dolor' en muzeo...
Kial subtilo?... Por fino tre monstra.
Kial eĉ esto?... Por vant' kaj pere