Nederlanda rememoraĵo - Julio Baghy

Jen surstrata aŭtomato;
venas el ĝi kuk', salato.
Ĉio kostas nur dek cendojn,
kontentigas multajn centojn.

Metu zorge en trumezon
la moneran varoprezon
kaj vin trafos tuj la miro;
vane ŝvitos vi per — tiro.

Nun do premu la — butonon
postulante vian monon...
Sed vi ree vane ŝvitos;
via mono ne elglitos.

Ho, ne perdu la trankvilon!
Premu nun la — sonorilon;
tuj post orelfenda bruo
venos — mastro al la truo.

Vi pritraktos la aferon;
li tuj ŝanĝos la moneron.
Por sukcesi nun ne vervon
vi bezonas, sed nur — nervon.

Pri salato, kuk' ne revu,
sed ne sakru kaj ne krevu,
nur klopodu ŝvite tiri,
senrezulton ne primiri.

Kion fari? Bati? Puŝi?
Ne! Nur sonorilon tuŝi
kaj aperos ĉe l' giĉeto
la tre ĉarma — mastrineto.

La turmento havas finon;
ŝi malfermos la maŝinon
kaj transdonos — ho, en ordo!
vian varon tra la — pordo.

Sciu, tiu aŭtomato
similas al diplomato,
kiu ĉion zorge pesas
kaj ne donas, nur — promesas.