Letero al Eva Suchardová - Julio Baghy

(Ĉeĥa aktorino, talenta poetino)

Eva, fratino mia en artoj,
kie avide ni serĉas la belon,
kie ni al ni sugestas vivcelon
      eĉ dorne ŝirate de kardoj
          mi vin salutas!
Sur la scenej' de l' vivo varias:
ŝlimo, dezerto, embusko kaj rifo,
oni forbrulas pro damna soifo,
      ŝakale sin mordas, vekrias,
          venkite mutas.

Jam en teatro nur panorame
montras la Vivo sin — farso milŝanca;
centon da vivoj, varie nuanca
      reflekte prezentas profane
          la art' aktora.
Arto ĝi estas — memon oferi,
krei cent tipojn por havi cent sortojn,
plure naskiĝi por venki cent mortojn,
      vivdramon eĉ propran konsideri
          nur rolo glora.

En sinforges' dum ludo ni dronas,
ĉar sursceneje formortas sub ŝminko
propraj doloro, pasio, konvinko,
      dum fremdan figuron ni donas
          kreante arte.
Certe vi neniiĝi vin sentas,
perdi la memon en mond' de kulisoj,
kiam vi murdas en pomp' de turkisoj
      aŭ almozuline pripentas
          simile arde.

Sed en sufoka solo jam hejme,
kiam la memo realon resentas,
sorĉo de l' arto pasema ne tentas
      kaj skurĝas ribelo envejne,
          ni prenas plumon.
Krei ni penas, volas eterni,
fuĝi antaŭen de l' NUNO verkante,
vante dispersi — ĉu proze ĉu kante —
      por miro de l' mondo dissterni
          la propran lumon.

Kvankam ridinde kredi plu blinde,
kiam pro dornoj de l' Vivo ni sangas,
ĉirkaŭ ni blagoj kaj plagoj lavangas,
      inflamas la vundoj senvinde.
          Ridinde fidi...
tamen alternas sentoj malsobraj,
nupte kuniĝas inspir' kaj sopiro,
la fantazi' akuŝan kun deliro.
      Ni emas en idoj jam propraj
          nin mem revidi.

Stulte jubilas en ni — dorloto,
blindo aŭtora ekstaze privartas:
"Jen grandioze!" Ni poste rimarkas,
      ke estas la id' — idioto
          aŭ tute fremda.
Perdis ni — se ni havis — la memon?
Eble la polvo survoja ĝin kaŝas?
Ree humile kaj splene ni paŝas
      portante kutiman katenon
          sen vorto plenda.

Por ni la Vivo — ludo duobla:
jen sinforgese publikon amuzi,
sen la korvarmon disipe misuzi
      en rolo ĉu aĉa ĉu nobla,
          se ni debutas.
Eva, fratino mia enarte,
Vivon ni penu sugeste prezenti,
servi verkante, instrui por senti!
      En koro vartante vin arde
          mi vin salutas!