LA RIMOJ – Maria Stanislavovna Tenner

Vi bataladas kun la sorto, --
Sed sorto povas ĉion:
Kun sorto ĉiam rimas forto, --
Memoru bone tion!

Kunulo via estas vero,
Sed povas ĝi nenion:
Kun vero rimas la sufero,
Memoru ankaŭ tion!...

Suferu sola, ne atendu,
Ke iu vin subtenos...
Al homoj manojn ne etendu:
Vin ili ne komprenos


La poemon kantas Appelez moi personne. Jen la ligilo: