L’ unua - Czesław Kozłowski

Nokto malvarma, seka kaj funebra
Premis la teron; lunon kaŝis nubo.
Ĉiuj jam dormis kai mi estis sola . . .
Tiam ektremis mi per tremo febra:
Al mi alvenis la unua dubo!
Unua dubo . . . terura, funebra
Al mi alvenis . . . kaj mi estis sola . . .

Kaj ne aŭdiĝis por mi vort' konsola.
Hidro cinika, la nekredo — venis;
Kaj pro teruro la spirito svenis,
Pro emocio tremis korp' malforta,
Okulojn miajn kovris griza nubo:
Sur min falegis la destino sorta,
Al mi alvenis la unua dubo.

Sangon trinkanta, avida inkubo . . .
Ruza, malica — ĝi malfermis pordon,
Venis, renversis la spiritan ordon,
Pelis trankvilon, pelis kvietecon . . .

De vaz' rompita mi vidadis pecon:
Bela ankoraŭ, sed ne plu valora . . .
Same kred' mia pri la Di', animo
Falis — kaj kuŝis: alloga ankoraŭ, —
Ne plu bezona . . .

                               Malplenaĵ’ sen limo
Min ĉirkaŭvolvis . . . penetranta, vasta.
Ĉio nur ŝajnis malpuraĵ’ aŭ ŝimo,
Tutan viv‑ĝojon suĉis la inkubo,
Krevis de Kredo la fadeno lasta,
Enradikiĝis la unua dubo . . .