Funebra kanto - Julio Baghy

La "Tajga" muĝas, neĝo falas,
post nigra nub' la luno palas;
revenĝo sakras en la muĝo,
makulas neĝon la sangruĝo
kaj el la nubo fluas sole
homaj larmoj senkonsole.