Dum sunsubiro - Julio Baghy

Domaĝe estas maljuniĝi
kaj vidi: "jen, ni vane luktis".
        Disipi ardon,
        krei arton,
eĉ tutan vivon fordediĉi,
se post batalo moko fruktis,
    domaĝe estis maljuniĝi!

Domaĝe estas maljuniĝi
kaj sperti: "trompis nin promeso".
        Oferi multe,
        servi kulte,
suferi, spiti, flustri, kriĉi,
se glutas viva nin — forgeso,
    domaĝe estis maljuniĝi!

Domaĝe estas maljuniĝi
por putri sub la propraj ruboj.
        Turmente senti,
        ke por penti
ne povus vivoj cent sufiĉi,
se nin pri pravo mordas duboj.
    Domaĝe estis maljuniĝi!

Domaĝe estas maljuniĝi
kaj grumbli: "jen, aliaj junas".
        Nin ĉio tedas,
        ni ne kredas,
ne emas fidi, superstiĉi,
ĉar nin damnita sobro punas.
    Domaĝe estis maljuniĝi!

Domaĝe estas maljuniĝi
kaj senti: "jam ni superfluas".
        Eĉ vort' amika
        ŝajnas pika,
nin vundas, igas malfeliĉi.
Ĉar nin mem ami ni enuas,
    domaĝe estis maljuniĝi!

Domaĝe estas maljuniĝi
por frosta tuŝ' de l' MANO OSTA.
        Por plua danco
        mankas ŝanco;
neniam rajtis Hom' kondiĉi,
ĉar vivo estas — mortokosta.
    Domaĝe estis maljuniĝi!