BUDHANA EKSTAZO (Êxtase búdico) - Cruz e Sousa

Tradukita de Leopoldo H. Knoedt el la portugala

Brakumakceptu min, Solec' profunda,
Ĉiela Riverenc' kun festparado
De l' astroj en tenebra majestado,
Ho planetara komuni' fekunda!

Sanktega noktoleo min inunda
Anime-korpe per ĉastecinvado,
Kaj bluaj ekfloradoj de saŭdado,
Grac' el Gracar' senmorta kaj senfunda!

La steloj, kaptitar' de via sino,
Fuĝeme min tuŝetas per fascino,
Min lulas en serena lum' konsola!

Apertu l' brakojn, ho Solec' brilema,
Profunda, fenomena kaj plorĝema,
Vasta budhana nokto pek-abola!