Alarmo en 1945 - Julio Baghy

Frato, vekiĝu! Ĉesu inerto!
Alarme vin vokas matena hel'.
Signoj sin levas, sonas averto:
vi, Homo, naskiĝis por alta cel'.
For do el keloj, ŝimaj profundoj!
Nur talpoj vivaĉas blinde sub ter'.
Lumon bezonas koroj kaj vundoj:
balzaman sunhelon de l' Vivo, Esper'.

Frato, vekiĝu! Vivo vin vokas:
"Ne veas plu plendoj sur sklava lang',
skurĝo rompita mastron nun mokas,
kaj ŝtopis sin fontoj de l' homa sang'.
Sceptron perdinte volo freneza,
vandala kruelo de l' Mezepok'
mortis pro bato, ŝtala kaj peza,
nun kuŝas senpove sub tomba rok'. "

Frato, vekiĝu! Estas mateno.
Forpasis la nokto, la nigra dens';
ombroj fantomaj palas en sveno
pro lum' de l' anim': pro l' Libera Pens'.
Pulsu en vi freŝec' de aŭroro,
inspiru vin tuŝo de Nova Kred',
miloj da fratoj venas el foro,
fiere marŝantaj kun festopret'.

Frato, vekiĝu! Venu por festi
sur ruboj, ruinoj ĉe la altar'!
Mutu demand' "ĉu esti, ne esti?"
jam fide triumfas, himnas homar',
flirtas la flagoj, venkis la vero,
el tomb' sin levis mortintoj tri:
la EGALEC, FRATEC kaj LIBERO!
Do, frato, vekiĝu kaj festu ni!