Dormu feliĉa! — dormu sen timo . . .
se lipoj fajraj
ne vin el dormo — vekos per kiso.
Dormu... kaj sonĝu! — ŝonĝu ke amo
vin feliĉigas,
dum mi rigardos — vin kun ekstazo.
Ja, rigardante — vin tiel bela,
mi revos... revos
al sonĝoj viaj — revojn identajn .
Dormu... mi dume — ĝuos la kredon
ke via sonĝo
sentas l' influon — de miaj revoj.
***
Sonĝu je tiam — kiam la nokto
nin eksurprizis,
inter la ombroj — de densa bosko...
Sonĝu je tiu — ĵuro solena
kiun atestis,
de l' alta trono, — la luno hela...
Sonĝu je l' ŝmaco — de amkaresoj
kiun ni ĝuis,
post jeso via, — sur mola herbo...
Sonĝu je l' sorĉa — rava muziko
de amaj vortoj . . .
sonĝu brakpremojn... — kaj sonĝu kisojn...
***
De la senorda — blonda hararo
la bukloj ŝajnas,
sur la kuseno, — ora kaskado...
brulas honteme — la vangoj ruĝaj,
kvazaŭ du rozoj
elfloriĝintaj — sur neĝo pura...
la rondaj brakoj — marmore blankaj,
sur la littukoj
ŝajnas por l' amo — ĵus malfermataj...
de l' neĝa brusto — la takta ritmo
kaŝas... malkaŝas . . .
misterajn ĉarmojn — sub la kovrilo...
***
Jen... jen rideto — sur via buŝo...
jen liberiĝas
pluaj sopiroj — el via brusto.
Jen, malkvieto — jam vin ekscitas...
viaj okuloj
jam palpebrumas... jam malfermiĝas...
***
Ĉu vi vekiĝis? — Kia ĉagreno!
pri amfeliĉo
elvaporiĝis — sonĝoj kaj revoj!
***
Sed, ne! mi volas — pli longe revi
kaj iluzion
kaj amfeliĉon — pluan reteni.
Jen miaj brakoj! — jen miaj lipoj!
donu la viajn...
sonĝojn kaj revojn — ni plidaŭrigos!