LA TEMPO - Edmond Privat

De l' tempo vokite la vent' en aŭtuno
L' arbaron trasiblas betulojn klinante,
Kaj orajn foliojn ebriajn de suno
Kun revoj plej karaj forblovas konstante.

Forkuras la tempo, forflugas senfine
Neniam trafante l' estonton celatan.
Ĝi vivon la nian fortrenas obstine
Kaj ŝovas nin kvazaŭ ŝafaron pelatan.

Se restis sur voj' memoraĵo tre kara
Kaj provas ni posten rigardi kun ploro,
Nin premas en kuro l' amaso homara,
Kaj vento forvipas vidaĵon de l' koro.

"Rapidu!" al tempo junulo jen diras.
"Ekhaltu!" jen preĝas avulo dolore.
Al tag' hieraŭa ĉi tiu sopiras.
Dum tiu morgaŭon alvokas tutkore.

Sed ridas la tempo pri homaj deziroj
Kaj iras senzorge, la branĉojn faligas,
La kapojn blankigas kaj, malgraŭ sopiroj,
La trunkojn al morto silente kurbigas.

Kelkfoje revulo, rutinon lacega,
L' amason kurantan forlasas tagfine
Kaj monton surrampas, dum suno ruĝega
La nubojn per oro vualas musline.

Kaj kantas poeto... kaj lian kantaĵon
Al homoj malsupren la vento forprenas;
Sed baldaŭ la tempo ĉielan vidaĵon
Forkaŝas kaj lin al kurado retrenas.

Ĝis morto nin ŝovas la tempo guverne,
Ĉar, malgraŭ turmento kaj spite sufero
Nin logas la tempo kaj regos eterne
Svigante la flagon de l' homa espero.