EPIGRAFO DE KONDAMNITA LIBRO - Charles Baudelaire

elfrancigis Kálmán KALOCSAY

Hom' paca, bona, idilia,
naiva, sobra, ĵetu el mano
ĉi libron de saturniano
orgia kaj melankolia.

Sen longa stud' seminaria
ĉe l' ruza profesor' Satano
vi ne komprenus pli ol infano,
aŭ min rigardus histeria.

Sed se l' okuloj scias droni
sen vertiĝ' en abismo bola,
legu, por ami min kaj koni;

Anim' sufera kaj scivola,
serĉanta por vi la Edenon,
kompatu min! ... Se ne, malbenon!