ĈU EN TOMBEJO? - Edmond Privat

Dum tie vi staris en nigra mantelo
Kaj ĉerkon en foson aŭskultis degliti,
Ĉu brilis la suno? Ĉu bluis ĉielo?
La tombon neniam mi volas viziti.

Sur tombo violojn vi ŝutis kun ploroj,
Kaj iu kun rozoj vin iris imiti.
Mi dankas, amikoj, pro larmoj kaj floroj;
La tombon mi tamen ne volas viziti.

Eksidas la vintro, dum falas arĝento,
Sur krucoj granitaj por longe mediti;
Kaj kantas la neĝo pri l’ dolĉa silento.
Eĉ nun mi la tombon ne volas viziti.

Ĉu flanke tombiĝas knabet' sub kolono?
Ĉu viro maljuna? Ĉu aŭdas vi diri:
"Jen tombo malriĉa, sen mono, sen ŝtono"?
Ho lasu! Mi tien ne volas aliri.

De kiam vi lasis la ĉerkon en tero
Se l' tuta tombej' ne fariĝis pli bela,
Pli gaja, pli riĉa je luma espero,
Ŝin vane mi serĉus en tombo malhela.

Ne tie mi serĉos, sed kie ankoraŭ
Ŝi vivas per amo kaj flego donitaj:
Sur litoj suferaj, en ĝojo de l' koro
En dankaj okuloj, en manoj tenitaj.

Kaj tial ekfalu sur tombojn la neĝo,
Aŭ brilu la suno kaj floru la floroj:
Al ter' apartenas nek amo nek preĝo,
Kaj ĉerkon nur venkas vivantaj memoroj.