VORTMANKOJ – Brendon Clark

Kia vorto povas vibri
al la stela labirinto,
Aŭ resoni tra la Tempo
ĝis la plej unua horo?
Kia vorto povas diri
nian amon al mortinto,
Aŭ elkanti la muzikon
ĉe la fundo de la koro?