Viajn okulojn - Kálmán Kalocsay

Viajn okulojn en okuloj
Kaj kisojn en surlipaj bruloj
Mi portas kun mi ĉie.
Memor' de via korpo-varmo
Obsedas min kaj ĝis eklarmo
Min tuŝas emocie.

Kaj antaŭ la okul' fidela
Ĉiu virinvizaĝo bela
Kovriĝas per nebuloj,
Kaj el post la nebulvualoj
Alridas min la stelkristaloj
De viaj du okuloj.

Kaj tiel ĉiu bel' kaj mildo
Fariĝas por mi via bildo
Per ŝanĝo alkemia,
Kaj nur pli forte al vi ligas,
Kaj nur pli arde dezirigas
Vin, ho Ebrio mia!