VENAS LA VENTO – Brendon Clark

Laŭlonge de tiu monteta konturo
La vico de pinoj en ombra purpuro
Aŭskultas kun zorga atento;
Kaj kiel orgeno, ilia susuro
Avertas la valon per plenuverturo:
“Pretiĝu, ĉar venas la Vento!”

Ĝi venas kun voĉo fortege sonora
Kaj, dio el nubo, spirito esplora,
Momenton la Teron surspiras.
Kaj ĉiu kreskaĵo kliniĝas, ĉu arba ĉu flora,
Tremante kliniĝas, piece fervora,
Ĝis kiam la dio foriras.