SUNSUBIRO – Brendon Clark

Glorkrono el oro jam falis
Sur maron, kaj montan deklivon,
Kaj sunsubiranta magio
Min tuŝas, kaj sorĉas la vivon.

Nun kie la nuboj kaj pluvo,
La vento veninte hajlblove?
La tagon nur ĵus foririntan
Mi volus travivi denove.

La lumo en tiu ĉielo
Rebrilas tra ankaŭ la horoj,
Kaj tiel la tuta taglongo
Vestiĝas per belaj koloroj.