RECIPROKE – Brendon Clark

Kiam la zefiro dolĉe vagas tra l’ arbaro,
La voĉo kiu flustras inter la folioj estas via;
Kiel, dum sunoraj tagoj, mia revo fantazia
Imagas vian ridon en la ridetanta maro.
Kaj kiam nokte ekpluvetas
Mallaŭte, avertante pri la ŝtormo,
Mi kredas aŭdi ĉiam
Vian robon, kiu trenetiĝas tra la dormo.

Kaj reciproke, kiam sola antaŭ vi mi staras,
Rideto via estas maro kie mi feliĉe dronas;
Kaj kvazaŭ dolĉe murmuranta vento via voĉo sonas,
Pasia pro la paradizo kiun Amo faras.
Kaj ĉie, kie vi paŝetas,
Pli arde flirtas ĉiu flora rondo,
Ĝis ne plu mi scias,
Ĉu la tuto estas vi, aŭ vi la tuta mondo.