PERFIDO – Brendon Clark

Ĉu vi scias, belulino,
Ke la belo vin insidis?
Ve al mi, al vi la fino! ―
Mia amo vin perfidis.

Ĉar de vi mi tro admiris
La belecon de l’ vizaĝo,
La edzino ekdeŝiris
Vian bildon de la paĝo!