NUDA VERO – Brendon Clark

Ĉiun veron, kiel ĉe infano,
Ĉarme la poeto vestas.
Ĉiu verso estas vortolano,
Kiu sur la menso restas
Glata kiel ganto sur la mano.