LA VENTO – Brendon Clark

El servuto en la Oriento
Oni liberigas vin, ho vento,
Kaj subite, dum la mirsilento,
Vi ekfuĝas sage –
Murmurante al purpuraj maroj,
El mistikaj runrepertuaroj,
Sorĉminacojn pri venĝontaj faroj,
Nokte kiel tage.

Super blankaj ŝaŭmoj vi ululas,
Ĉirkaŭ kavernfaŭkoj vi cirkulas,
Ĉe la tomboj la mortintojn lulas,
Mem fantomo blova.
Kion vi intencas, vi ne diras;
Oni aŭdas vin kaj oni miras:
Jen vi estas, kiu jam foriras,
Pro afero nova.