LA PIONIROJ – Brendon Clark

Kun nova espero kaj koro kuraĝa,
Sur grundo silenta en lando sovaĝa,
La noveveninto de ie trans maro
Forhakis vivspacon en densa arbaro.
Muskola ĉe brako, fortika ĉe kruro,
Li plantis la semojn de fina sekuro,
Kaj en la dometo el krudaj tabuloj
Li loĝis feliĉe kun geaj karuloj.
Najbarojn li tamen malofte vidadis,
Ĉar, kvankam aliaj la landon invadis,
Distancoj tro grandaj dislokis la domojn,
Kaj nur samceleco kunligis la homojn.
Per memfidaj manoj kaj daŭra kontrolo,
Per vigla pensado kaj verva privolo,
Li gajnis sufiĉe por junfamilio,
Kaj pri la cetero li fidis al Dio.
Do, kiam somere la fajro alzumis,
Kaj semojn kaj herbon kaj bestojn konsumis,
Kaj kiam en vintro torenta diluvo
Inundis la teron sub pezo de pluvo,
Neniam li paŭzis, neniam priploris,
Sed de la komenco denove laboris.
Kaj nekonatuloj salutis amike,
Kaj haltis por helpi, sindone, efike…
Grandegaj civitoj la homojn nuligas:
Izola kunago korvarmon instigas.

Jen, eĉ en soleco troviĝas kontento:
Se multaj la homoj, malmulta la sento.
Do ĝoju vi nun, kiuj nun pioniras:
Realon ne perdu dum revoj vin tiras.