LA PACO – Brendon Clark

Al tiu, kiu marŝas kun avida glavo,
Kaj kiel flamspiranta drako, per ekbrilo
Detruas fulme la esperon de jarmilo,
Kaj restarigas la mizeron de la sklavo;
Al tiu, kiu pro malfido aŭ malpravo
Disputas, ĝis el venko venos maltrankvilo,
Kaj fine mortos pacienco kaj humilo,
Petinte nur paneron el la tuta havo;
Al tiu kaj al tia, Paco jam ignoras,
Ĉar nur al homoj oferemaj ŝi favoras,
Neniu gajnos ŝin per voĉo malsincera;
Neniu ligos ŝin al timo senespera.
Per ĉiu sulko ŝi ekzemplas al homaro,
Kunlaborante sur la kampo de najbaro.