KONTRASTO – Brendon Clark

Jen junulino, pri kies beleco
Ĉiu drinkulo, laŭ sia mokdeco,
Kaj ĉiu soldato post ĉiu batalo,
Tostas avide el plena pokalo
Al kiu riĉulo kaj princo kaj reĝo,
Kaj ĉiu junulo sen saĝo aŭ leĝo
Celas alplaĉi per ĉia juvelo
Aŭ verŝo de sango en brua duelo.

Ja bela ŝi estas, ĉi tiu virino;
Sur vangoj kaj lipoj jen helkarmezino;
Kaj kiel la nokto pro foraj stelaroj,
Nigre briletas okuloj kaj haroj.
Sed ŝin mi figuras velkinta pro aĝo:
Amara megero kun ĉia domaĝo;
Soleca, senama, malriĉa inaĉo,
La temo de ĉiu malica kunklaĉo…

Do vin, amatinon, mi ĝoje revenas
Kaj kontraŭ la koro dankeme vin tenas;
Ĉar viaj okuloj briladas pro amo,
Feliĉo sufiĉas al vi por ornamo.
Honeste kaj simple vi tage laboras,
Kaj kiu vin konas, vin tiu honoras.
Ĉiam pli dolĉa, kaj ĉiam pli bela,
Vi restas, por mi, anĝelino ĉiela.