Kelkaj malnovaj madrigaloj - Kálmán Kalocsay

Kelkaj malnovaj madrigaloj
Postrestis sur paperoj flavaj:
Pri sonĝe sorĉaj kisregaloj
Kelkaj malnovaj madrigaloj.
En mia aĝ' de folifaloj,
Jen, arde de printempoj ravaj,
Kelkaj malnovaj madrigaloj
Revivas sur paperoj flavaj...