ESPERANTO - Kálmán Kalocsay

Kiam vi marŝis per sepmejlaj botoj
Tra l' mondo, kaj vin ĉiam novaj rotoj
Sekvis en gaja rondo,
Kiam, post venko de l' interna krizo,
Vi triumffesti iris al Parizo,
— Ekbrulis tuta mondo...

Kiam vi poste el la morto ŝajna
Revivis, kaj per pli-ol-iam-ajna
Potenco ekprogresis,
Elasta, ŝvela, riĉa de kulturo,
Portadis viajn fruktojn de maturo,
— La Homo ekfrenezis...

Ho vere, sur vi pezas prema Fato:
Floradon novan sekvas nova bato
Kaj krizoj mortminacaj:
Kiam la gentoj luktas kiel lupoj,
Dividas sin je malamikaj grupoj
Eĉ «batalantoj pacaj».

Por Dio scias kia cel' sencela,
Kun plena pov', persisto senŝancela
Tempestas la disputo
Sensenca, senelira kaj senŝanca:
Jen estas nia mondo disonanca
En eta akvoguto.

Anstataŭ frata helpo reciproka,
Kiel en brula domo spirsufoka,
Batalo ĝis la morto:
En tia stato la homaro stumblas,
Kaj, Esperanto, ankaŭ sur vi plumbas
La sama damna sorto!

Dum mondmalsano vi malsanas febre!
Vin savos nur, se resaniĝos eble
La mondgeneracio:
Ne povas vi prosperi dum tempestas
Mondbrulo, Homfrenezo, ĉar vi estas
Hompaco, Mondracio!