EKSPERIMENTAJ SPONDEINOJ – Brendon Clark

Mortpalaj homoj kaj velkflavaj paĝoj,
Maŝhavaj ŝnuroj kaj ŝtonmuraj kaĝoj ―
Mutaj atestoj
Pri la hombestoj
Kaj jarcente longvivaj monstraj malsaĝoj.