DU MANOJ – Brendon Clark

Du manojn mi vidas,
Ĉiu bela kaj juna;
Unu tre blanka,
Kaj unu tre bruna;
Unu kun ringoj,
Kaj unu kun ĉenoj ―
Kiel elekti
El tiaj katenoj?

Du manojn mi tenas,
Ĉiu firma kaj viva;
La blanka malvarma,
La bruna naiva;
Unu fiera,
Kaj unu fidema ―
Kiel elekti
Kaj resti sentrema?

Du manojn mi kisas
Scivole, kun ardo;
La blanka respondas
Per akra singardo;
La bruna modeste
El mia sin tiras ―
Kaj nun kaj eterne
Mi tiun deziras.