DEBATO - Kálmán Kalocsay

Forpasis jam la freŝaj majoj,
Porpasis la julioj ardaj,
Dronas en nubo de malgajoj
L' okuloj triste rerigardaj.

Ĉesis frenezo kaj sovaĝo
Kaj ĉevalidaj pied-svingoj...
Ĉu restis nur amara saĝo
Kaj senrevigaj cel-atingoj?

Ĉu pri kaduko dokumentas,
Ke mokon kaj longbarban grumblon
Kaj nekomprenon mi jam sentas
Sur la piedoj kiel plumbon?

Ke ofte malagrabla voĉo
Admonas min por vivkalkulo,
Kaj tiam aĉa memriproĉo
Min pikas ĝene kiel kulo?

"Idioto, oni vin en kaĝon
Devus enfermi, sub hont-marko,
Ĉar kapti volis vi miraĝon
Kaj kuris vi post ĉielarko.

Jen estas do la trista horo,
Kiam vi morne ekrezonas:
Kion vi faris kun fervoro,
Ĉu tion iu do bezonas?

Forpasis viaj freŝaj majoj,
Forpasis la julioj ardaj,
Ekgrimpis vi al Himalajoj,
Kaj venis al bedaŭroj tardaj.

Jen, kion sonĝplenum' vi kredis,
Vi vidas, estis nur deliro!
Kia frenezo vin obsedis
Treti en rondo sen eliro?

Akceptu, kara, la averton
De l' saĝo kun humila danko!
Kaj ŝutu cindron sur la verton,
Kaj frapu ĉion al la planko!»

«Malica voĉ', la revizion
Tre trafe faris vi, tre tranĉe.
Vi rabas mian iluzion.
Kion vi donas interŝanĝe?

Volonte, vi min vidus ŝimi
Sen rev' en monotona grizo...
Ne! Mi preferas min animi
Eĉ per mensoga paradizo!

Ne! La matur-gravedan aĝon
Mi ne pasigos per lamentoj!
Mi volas forton kaj kuraĝon
De l' aŭtun-ekvinoksaj ventoj!

Forpasis jam la freŝaj majoj,
Forpasis la julioj ardaj,
Tamen al malproksimaj kajoj
Brilas l' okuloj fiksrigardaj,

Kaj se min logas en etero
Astro-muzik' de ĉiel-harpoj,
Mi ride lasos sur la tero
La grumblon de la longaj barboj!

Konservu por vi vian saĝon,
Mi pelos mian aerbarkon,
Kaj mi atingos la miraĝon,
Tenos en la man' la ĉielarkon!"