Al la semanto - Antoni GRABOWSKI

Feliĉa la semanto estas,
Printempe kiu semis grenon
Kaj en aŭtuno ĝoje festas
De bonrikolto la solenon.

Feliĉa, kiu en la koro
Pri granda verko flame revis,
Kaj el la ĉarma revo-floro
Maturan frukton elricevis.

Arbeto kiun, Majstro kara,
Vi plantis ĉe Vistul-rivero,
Elkreskis ĝis lazuro klara,
Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.

Sub ĝi kolektis tero-filojn
La jubile' de nova sento,
Per kiu frate ligas milojn
Neŭtrala lingva fundamento.

Krakovaj muroj ĝoje sonas,
Dum lernantaro multnacia
Dankeme sian Majstron kronas
Per la verdaĵo laŭrfolia.

En niaj koroj, granda homo,
Stariĝas viaj monumentoj;
La gloron de l' benata nomo
Ripetos ĉiuj la jarcentoj!