AL LA MORTINTOJ – Brendon Clark

Ili estis junaj, kaj de l’ vivo
Vidis nur la malfermitan pordon;
Antaŭ tiu, malamikan hordon
Kaj la morton, por alternativo.
For de ĉiu loga perspektivo
Ili tuj sin turnis sen fanfaro
Kaj oferis ĉion al amaro,
Laŭ antikva virprerogativo.
Kia nobla revo velkis tie?
Kia kanto dolĉa kaj spirita?
Jen, la menso dormas senkonscie;
Jen, la harpo estas frakasita…
Kiom plu ni pagos pro eraroj?
Kio restas… krom la vantaj jaroj?