Plendo de ADAMO - Julio Baghy

En VIVO pri l' perfekta EVO
imago restas — vana revo.
Alternaj fazoj de la AMO
riproĉe ondas en ADAMO:

"Kiu mirte kronis,
tiu virgon rabas;
kiu alte tronis,
tiu falas, strabas;
kion horo gajnis,
jam minuto perdas;
kio vivi ŝajnis,
longe ne plu verdas;
sobron la pasio
pelis por feliĉi,
paso de l' ebrio
igas pente kriĉi;
la vodvilo rava
iĝas — melodramo
en misvojojn hava
labirint' de l' AMO kaj fine eĉ la kisnektaro
postlasas guston de l' amaro...
Ve, amo ĉesas esti revo...
Ĝi iĝas tede taga devo."

Aventuro en Svedujo - Julio Baghy

Kaŝlude kuras vagonaro
en mezo de la pinarbaro...
La rustoruĝaj svedaj domoj
petole kiel etaj gnomoj
el verda denso ĝin admonas:
"Ni vidas vin" — jen kvazaŭ sonas.

Responde radoj ritme ridas:
"Ah, ankaŭ ni vin, domoj, vidas!"
La fantazia dialogo
nun ŝajnas min invita logo
al arbarmeza densosino,
al domo ĉarma de knabino...

Inspirflugile tuj alcele
jen penso foren prozopele
kupeon lasi for min igas,
ĉe pordo frapi eĉ instigas
kaj ĝuste kiel en fabelo
aperas sojle — domanĝelo...

Cejanan bluon dum sunardo
ŝi sorĉe havas en rigardo;
en blonda belo rozovanga
sin kaŝas povo feinranga;
ŝi ŝvebe paŝas, move viglas,
alloge koron sonde tiklas...

Mi klinas min kun riverenco.
El ŝi radias — rekompenco,
ĉar mute gestas ŝi invite...
Mi do obeas senhezite
kaj en intimo de l' silento
tre saĝe svenas la — prudento...

Mi havas jam taktikon drastan,
adaptas mise rajton gastan
por ŝin persvadi dum sieĝo
al la kanapo for de l' seĝo...
Ŝi mute ridas... mute pledas...
protestas eĉ, sed... mute cedas.

"Ah, diru vian nomon, kara!
Ĉu Helga, Erna, Ingrid, Klara?"
La lipojn ŝi pintigas kise,
sed ne malfermas paroldise...
Pro kissoifo kaj korbrulo
frenezas mi en ampostulo...

"Ah, svelta sveda sfinkso kara,
respondu al amant' hungara:
Ĉu min vi amas aŭ enuas?"
Ŝi kaptas min... ĉe l' ŝultro skuas,
mi aŭdas nun — basvoĉan peton:
"Sinjoro, montru la bileton!"

Amara konsolo - Julio Baghy

Ho ve, la jaroj — amikino kara —
similas al malicaj gnomoj.
Jen ili venas... iras kun barbara
kruelo ŝtele al ni, homoj,
el zorgfadenoj teksas sulkan reton,
al brunaj haroj neĝon ŝutas,
al buŝanguloj ĉizas amareton,
al brusto pezan spiron trudas...

Ni ne rimarkas, ke la VIVO pasas
kaj kuras for de ni la ĝojo,
nur foje-foje sentas, nin forlasas
la volo iri plu sur vojo.
Sub ŝarĝo nevidebla ĝeme pene
ni ĉiam plisingarde paŝas...
en ni la jaroj nestas senserene,
vivmuelante finon kaŝas.

Ilian povon nur la kor' rezistas
per rememoroj sindefende.
La jaroj vane ĝin sieĝas, pistas,
ĝi spitas TEMPON — senprudente...
La koron kontraŭ rusto AMO gardas
dum plago ŝtorma kaj sensuna;
la koro plu nur revojn teksas, ardas,
ĝis lasta bato restas — juna.

Jen nia voĉo - Julio Baghy

Scivolo homa pri la kosma leĝ'
— spitante la Misteran Forton eĉ —"
de sfero ŝovas sin al sfero...
Gapante al stelaro kaptas nin
la penso: "ĉu komenco aŭ jam fin',
ke ni forgesas pri la Tero?
Ce l' horizonto lum' purpura nun
ĉu pri aŭror' aŭ pri subira sun'
enigme kaŝas la futuron?
Ĉu menso mekanika en la spac'
heroldas pri milito aŭ pri pac'
kreante plagon aŭ plezuron?"

Neniu scias... Sole gravas glor'
dum cent kometoj artaj flugas for,
ĉar ilin homa volo movas...
Kelkfoje tamen vivinstinkto mem
nebulfantomon vidas kun timem'
kaj monstropele fuĝi provas,
sed ve, angoro, dubo dum konstru'
turmentas, ke ni kreas por detru'
pro konkurantoj al mondrego...
Nun veas, kriĉas ĉiulingve lang':
"Ne ĉesas murdo! Fluas homa sang'!
Ni, milionoj, estas grego!"

Ni, milionoj, nur atendas plu,
ke brilu suno en ĉiela blu',
ne fungoformaj atombomboj;
ke falu pluvobeno, ne aktiv'
deforme plaga, murda por la Viv',
post kiu kreskas hekatomboj!
Ni, milionoj, dum labora lukt'
nur volas: egaleco estu frukt'
ĉe l' vivotablo riĉe plena,
plenumo iĝu justo, ne promes',
ne regu plu intrig', sed frata jes,
ekziston regu viv' serena!

Ni milionoj, konas sperte jam,
ke nur riĉuloj gajnas per malam'...
Sed tio ne plu reokazos!
Naniĝis jam la Tempo kaj Distanc',
por kaŝo kaj rifuĝo mankas ŝanc'.
Sin savi Fat' neniun lasos...
Eviti dronon en sangmara fin'
ekzili devas penson de Kain
kaj man-en-mane devas iri
kaj kun homeco per komuna fort'
morale agi sen predika vort'
kaj kune krei, kunjubili...

Ni, milionoj, filoj de la Ter',
ne vagu plu en nokto sen esper'!
Jen luma vojo sin proponas:
sur bazo de interpopola ĉart'
estiĝas fid' per reciproka vart',
kiun la kunlaboro kronas...
La Vivon en epoko de l' atom'
ĵaluze gardos vigilanta Hom',
la celkonscia esperanto;
por ĉiu gento en la nova mond'
kreiĝas jam komuna kulturfront'
per bela lingvo: Esperanto.

Kronoj kaj kateno - Julio Baghy

Printempe sub sunbrila blu'
sur kampoj sidas homoj du.
Ĉar laca por plu dance marŝi
du kronojn plektas el florar' ŝi
por lin kaj sin solene kroni.
Li — reĝe regi kaj imponi —
el leontodoj plektas ĉenon;
simbolu ĝi la amkatenon.

Kiam la kronoj, ĉeno pretas,
knabino, knabo ekridetas.
Ŝi metas kronojn rapidgeste:
"Gereĝoj nin mi kronas feste!"
Responde tuj li riverencas:
"Mi vin, reĝino, rekompencas.
Por rememoro pri l' soleno
al mi vin ĉenu ĉi kateno!"

Protesta ludo en ŝi spitas:
"Reĝin' katenon ne meritas!"
Ŝi kuras tuj subite salte
kaj fuĝas for de li senhalte.
La "reĝa moŝto" sentpelate
post ŝi galopas senkompate
por ŝin aresti, kise puni,
al sia koro ŝin ĉenumi.

Ŝi loge kuras, haltas, saltas,
venteto jupon suprenfaldas,
vangrozoj ruĝaj ravas sorĉe
kaj ŝia rido tintas dolĉe,
en lian koron sin ĝi stelas,
dum ŝin li vokas, petas, pelas...
En li vekiĝas la pasio:
la venkivola amebrio.

Ĉi pelo-fuĝo daŭras vulpe:
zigzage, ronde, rekte, kurbe
ĝis mankas spiro en la brusto
kaj ili falas ĉe arbusto...
De kapo falas kronornamo,
la ĉeno falas el la mano;
sur lia brusto ŝi tamburas,
dum ŝian svelton li mezuras.

Ne eblas fuĝi, lukti, disi,
nur buŝdonante kisi... kisi,
defie doni, provoke ruzi,
mensoge sobri kaj rifuzi,
kaj kisi... kisi... kisi... kisi
ĝis ne plu eblas kompromisi,
ĝis svenas dolĉe volo spita
ĉe la venkinta kaj venkita.

Ĉe sunsubir' ruĝiĝas blu'...
Dum hejmenmarŝas ili du,
samritme paŝas kaj silentas...
Nur la rigardoj elokventas
pri sama penso miksdolora,
ke ie, ĉe arbusto fora,
en lum' argenta post lunveno
jam velkas kronoj kaj kateno.

Al Ferenc Szilágyi

Amata frato, Feri kara,
montrilo de l' vivjaroj saltas...
Ĝi montras cin nun sepdekjara
kaj morgaŭ pli, ĉar Temp' ne haltas.
Do mi profitas la momenton
al koro preni cin kaj kisi,
sen parafraz' esprimi senton,
per buntaj vortoj ĝin ne frizi
sed diri, kion koro diktas
spontane kun parenca ardo:
Evitu cin, kio afliktas
kaj dia providenca varto
al ci jardekojn lasu vivi,
en sano kaj sereno rara
talente brile plu aktivi,
amata frato, Feri kara!

Aŭtuna medito - Julio Baghy

Skuinte for skorion de la aĝo
mi ree povus migri temposalte,
imagi ĉion nobla jam dealte
kaj lukti por ideoj kun kuraĝo...

Skuinte for la prozon de la tago
mi povus fidi kaj jubili jese
pri la futuro, eĉ pri l' mond' forgese
ebrie tangi en nebula vago...

Skorion, tagan prozon por forskui
nun mankas forto pro ĥimer' infera;
vizie vidas mi, potenco tera
pri pac' mensoge celas por detrui.

Dum la geni' cirkulas jam orgojle
en kosmo por konkeri Universon,
la profitemo planas jam renverson
kaj vivo tera stagnas tombosojle.

Norda letero - Julio Baghy

Letero venis de la morna nordo...
La vortoj en tropika sento ardas:
"Poet', mi sidas en silent' ĉe fjordo,
en la spegul' golfeta min rigardas...
Pri suda kiso, jam en tomb' jardeka,
memoro trudas sin al sol' intima...
Pri kis' printempa, min por Vivo veka,
liganta al dorlota sent' anima...

Ci, vagabondo kun sudkora flirto,
promesis tiam foje min viziti;
min ravis ritma tril' de l' suda birdo
kaj mia koro emis tuj krediti...
Esperis mi, sed vane, ĉar tra l' mondo
tajfun' detrua de l' Malam' frenezis,
en sango dronis plano de renkonto;
mem nia amo tiam nur — herezis...

Sunora blondo mia jam griziĝis,
okuloj kun ĉielo ne vetbluas,
manetoj blankaj — vejnaj manoj iĝis,
ne tintas mia rid', nur knare bruas...
kaj ankaŭ ci, tre kara vagabondo,
tra l' okulvitroj nun la belon gvatas,
vidante geamantojn en la rondo
pro l' kis' envie certe cin kompatas...

Aĥ, min mi turnas for de l' golfa bildo
por rejuniĝi nun, jardekojn peli,
revidi nin en idilia mildo,
pri dolĉa ŝanco pense refabeli
kaj vivi, jes, revivi kio estis
donace de la Viv' al ni donita,
kion du koroj — ho — triumfe festis
kun gajo en sindono senhezita...
— — — — — — — — — — — —
Poet', pardonu!... Tro mi arlekenis
por distri cin ĉe lito hospitala...
Kiam la fam' pri cia stato venis,
kreiĝis tiu pens' pri l' "kis' fatala".
Pardonu do "pretekstan mensogeton"
ĝin am' sugestis ĝis nun senpretenda
por alparoli rajte cin, poeton,
kun iluziodono ne ofenda...

Inspirosprona tia kis' okazis
— mi senĵaluze pensis — ĉiulande;
vundite mem vunditan koron lasis
la migra bard' revidon esperante...
Mensogis mi, jes, tamen diris veron,
ĉar ci la kison al la koro donis,
per kantoj nutris en mi la esperon...
La imagitan kison mi — redonis.

Ci min ne konas, nek adreson, nomon;
mi venis — kredu — varte cin dorloti,
sufermildige peli for fantomon,
por ci per preĝo kun la Di' komploti...
Mi iros for... ci min neniam trovos,
mi tamen restos kun ci ĝis la fino;
ĝis cia kor' amritme kanti povos
ci, kara, nestos ĉe mi en animo..."

"Ci, amikino ĉe l' spegul' de fjordo,
nun antaŭ ci la bardo riverencas...
en cia letereto ĉiu vorto
ĝislarme tuŝis min kaj rekompencas.
Maljuna bard' ne havas plu elanon;
la aĝo igas lin nur — kompromisi...
do donu cian vejnoretan manon,
al mi permesu ĝin dankeme kisi."

Pasera "kvit kvivit" - Julio Baghy

La pasera "kvit kvivit"
en la hospitala lit'
en soleco distris min tre
dum sufero pasintvintre.

La pasera "kvit kvivit"
frumatene sen hezit'
eĉ dum frosto, neĝa ŝtormo
vekis min el febra dormo.

La pasera "kvit kvivit"
kun malsato, urĝa spit'
tuj pretendis mian geston
havi panon, rizoreston.

La pasera "kvit kvivit"
kun kverela apetit'
pepis gaje pro aranĝo
dum la saltodanca manĝo.

La pasera "kvit kvivit"
fuĝe flugis for, se glit'
de sledeto, paŝo knaris
aŭ al neĝo ombro falis.

La pasera "kvit kvivit"
jen aperis sen invit'
gorĝmalferme plenabeke
ĉe la hejmo mastroveke.

La pasera "kvit kvivit"
nun skandalas por karit'
ĉe l' fenestro mia vigle
pri la vintro memortikle.

La pasera "kvit kvivit"
himnas nun kun birda svit'
al printempa suno brila
dum verdiĝo fruaprila.

Je pasera "kvit kvivit"
diodanke pro vizit'
paneretojn gastregale
ĵetas mi nun tre lojale.


Cirka ĉevalo - Julio Baghy

Ĉevalo cirka, modpasinte aĝa,
sintrene trotas en la sabla rondo.
La penda kapo plendas pri la aĉa
kadukon truda tedo en ĉi mondo...
sed se subita "ĉindra bum!" orĥestra
stimulas ĝin sub lumo de l' areno,
ĝi tuj reviglas ĉevalide estra
dum stumbla kuro kun sendenta heno...
De vanto ventumate iĝas blinda
la ĉevalaĉo cirka... kompatinda.

Poeto modpasinta tre konscias
pri tedaj migro, spleno, morno,
kiam la "krei-volo" agonias
kaj restas for la sonĝoj dum maldormo,
sed se subita "ĉindra bum!" publika
lin vantovente vokas al forumo,
tuj ĉevalide henas li komika
dum stulta kuro en l' arena lumo...
nur poste pikas sin per penso pinta:

"Ci, ĉevalaĉo cirka... kompatinda!"

Sopiro

(Ario el mia siberia operedo, kies muzikon mi komponis.)

Delonge jam la juna revo pasis,
velkintajn rozojn sur la voj' ĝi lasis,
tamen mi vokas plore kaj plende,
revenon atende...

Kondukus vin mi al la tron' de l' koro,
ornamus vin per krono de l' adoro,
pompon reĝinan donus printempa sunoro.

En ardo de l' dibenita amo
kunfande korojn hardus flamo;
la nupta kiso, revteksita belo
levus nin al ĉielo...

Sur firmament' de l' ama sent'
brilu denove, ho, mia stel'!
Dub' kaj ĉagren', plendo kaj plen'
fuĝe rifuĝu pro via hel'.
Venu por brili, ĝoji, jubili
en fajra ard' de mia kor'...
— — — — — — — — —
Vanas la vok'... Eĥas nur mok'
en malluma nokta hor'...
Vi, mia stelo, kial, kie restas for?!


(Siberio, Berezovka, 1918.)

Ŝtatano kaj kamparano - Julio Baghy

Ŝtatano pridemandis kamparanon:
"Kiel la Vivo estas nun?"
Respondis li rigarde la ŝtatanon:
"Similas ĝi al vintra hum'."

Pro nekompren' ŝtatan' demandas honte:
"Kiel la hum' en vintra ĉerk'?"
Li kraĉas arke longan respondonte:
"Fetoras supre nur la sterk'."

En memorlibreto - Julio Baghy

Por memoro en la libro akceptu nur jenon:
simpatio de du koroj rikoltas — komprenon.
El kompreno fontas paco kaj solidareco.
Tenu nin pac', solidaro en la amikeco!

Aŭtuna modesto - Julio Baghy

Mia dezir' ne troas, tre modestas:
knabina hejm', interne vibra lum',
en kiu tablon kampa floro vestas
montranta vivon inda vivi nun...
Nur ni triope mutus en atend':
vi, mia kara, mi kaj la silent'.

La kapon klinus mi al via sino,
ke ĝin karese tuŝu varta man'.
Imagus mi: vi estas la patrino,
mi dorlotata kiel la infan'...
Dum min fingretoj lulus al ripoz',
de mi jam pasus for la taga proz'.

Ĉiela blu' el okulpar' min ravus
kaj logus al si pompa nova Maj';
rozetojn ĝi de viaj vangoj havus
kaj junan dolĉon donus via gaj'...
Dum tiel en intimo sidus ni,
forgesus jarojn, grizajn harojn mi.

Al rava efemero min mi cedus
por perdi sobron pri muela zorg'.
Pro dolĉa mistifiko eĉ mi kredus,
ke mia ŝipo velas al la bord',
ĉe kies rando min atendas jam
la amatino kun parvoka am'.

Horeton tian mia rev' petegas
por senti riĉa min, ne almozul',
por foje pensi, vin la amo regas
kaj ne kompato kun fordorma brul'.
Mi ŝatus ja forgesi por moment',
ke ĉenas vin al fremda vir' — la sent'.

Al Dzitka - Esperanto

Dzitka, balzamon de l' frateco pola
vi verŝis al hungara kor',
kiam la fato ĝin disigis sola
de patrolando, hejmo for.
Vi tre modeste helpovole vervis
prizorgis "panje" por fremdul',
eĉ per rideto vi konsole servis
por helon doni en nebul'.
Nun por esprimi senton vortoj mankas,
ĉar svene mutas la korfund',
sed — eĉ se buŝ' silentas — tamen dankas
pro ĉio — la vartita vund'.